?

Log in

Pardon peto pro longa foriro

Mi petas al la geamikoj pardonpeton pro la longa foriro el LJ sed familiaj aferoj tiris min for.
La 86-jara patrino postulis atenton pro malsano, kaj la morto de mia patro estis la plej gravaj aferoj dum tiu ĉi jaroj.
Nu, nun mi estras la Ĉilia Esperanto-Asocio, kaj zorgas pri la retejo de Ĉilia Esperanto-Asocio.
Vizitu http://esperanto.cl !!

estrumi la ttt-ejon!!!

Nu, kiel ttt-ejestro de la ĉilia esperanto-asocio retejo, la afero ne estas facila. En Ĉilio estas malmultaj esperantistoj, ĉefe junuloj kiuj komputilas kaj ne ŝatas kunveni se la kunveno ne okazas virtuale aŭ eĉ en drinkejo aŭ diskotekon.
Maljunuloj ne kutimas komputili kaj plendas pri la manko da junuloj en la kunvenoj. Kaj ni - kiuj estas la sandviĉa generacio- klopodas vane konstrui ponton inter ambaŭ....
Ho ve, kia tasko!!!!
la gejunuloj ŝatas pli altira ttt-ejon, kun multaj elŝutaĵoj kaj ligojn; plenplenaj da flaŝ-eroj... maljunuloj perdas en tia ĥaoso!!!
Nu, ĉu ni devas krei du malsamajn ttt-ejojn: unu por junuloj kaj la aliaj por maljunuloj?
Kion vi opinias?

FERIOJ!!

Finfine mi sukcesis ferii almenau dum du semajnoj post tre malfacila jaro. Chi jare estis ja tre stresiga pro la malsano de mia patro, kaj lia posta morto en majo, poste venis la reordigo de la familiaj aferoj kaj zorgi pri la patrino, kiu jam estas 85 agha.
Sed ne chio estis kiel planite, mi pensis en ferioj en strando, sed tio ne sukcesis.... la patrino falis en la domo kaj rompis tri ostojn kaj devas nun resti en plena ripozo dum unu monato!!!!
kion fari.... ferii endome!!!!

Morto de mia patro

Nu, post 4 monatoj mi decidis skribi pri la morto de mia patro. Dolorig afero estis tiun 5an de majo chi jara, kiam mi vidis mian patron en sia laborejo sur la sofo tute senkonscia pro cerba akcidento. Post tuja kunporto al malsanulejo, la kuracistoj diris ke la akcidento estis tiel granda, ke ghi necese kauzos lian morton.
Mia onklino - la nura fratino de mia patro- deziris fari chion ech ne eblan por ke mia patro survivu, char shi tute ne asumis la aferon pri la estonta forpaso.
Sed, la forpaso okazis nur 13 tagojn poste, kaj feliche mia patrino kaj mi estis apud li kiam tio okazis.
Mia patro kies nomo estas ankau Hector, estis instruisto pri kemio kaj biologio, eksa rektoro de la plej malnova gimnazio en la urbo, kaj li instruis plurajn generaciojn da kurikanoj.
Mi povas diri ke multaj personoj diris al mi aferetojn kiujn mi tute ne konis pri li: li monhelpis multajn junulojn por ke ili povu acheti kajerojn kaj krajonojn por studi, au acheti manghajhojn, helpis persekutitoj de la chilia diktaturo kaj tiel plu. Mi vere miris pri tioj!!!
Nun mi ja sentas lian mankon, la dimanchojn chefe, kiam ni estis kune en sia hejmo.
Li montris al mi radioamatorismon, kaj tiu hobio permesis al ni komunikighi, char niaj rilatoj ne tro bonis tiam. Nun mi ekuzas lian voknomon CE4CK, kiu estas preskau 65 jarojn olda . . ..
Do, doloron sentas mi interne . . . .

Sensensa baloto

Poll #799268 Pornan Filmon en Esperanto

Ĉu vi vidos pornan filmon en esperanto?

certe!
0(0.0%)
tute ne! tio estas absurdaĵo!
0(0.0%)
mi eĉ partoprenos en ĝi!!
0(0.0%)
dependas kiu aktoras en ĝi
0(0.0%)
Hodiaŭ la registaro per sia Sekretario pri Internaj Aferoj, respondis la kritikojn pri la krizo de la malkorekte identigitaj malgeaperuloj, tiel : "La mortintoj ne estis niaj, kaj la malaperintoj ne estis niaj". Tiu ĉi respondo estis taksita kiel malrespekto kontraŭ la familioj de tiuj personoj, ĉar kompreneble ne estis la mortintoj el la politika partio de la Sekretario, nek ili faris malaperigi ilin.
Oni taksis ankaŭ ke estis maniero eviti la erarojn faritaj de la 4 sinsekvaj registaroj de la Koncertacio por la Demokratio, por kiuj la afero "homaj rajtoj" kaj " malaperuloj" ne estas grava afero kaj volas baldaŭ forigi ĝin el la diskut-tablo; kaj ankaŭ volas ne respondeci pri la grandaj monsumoj destinitaj al la laŭleĝa servo kiu devis identigi la korp-restaĵojn.
Ĉu ekzistas ia ŝtelado pri mono? Kial la aferoj ne funkciis kiel planite? Kial ne volis personoj korekti identigi la restaĵojn?

GENERACIA TRUO

Mi ne certas ĉu la afero ankaŭ okazas en aliaj landaj esperantao-asocioj / kluboj, sed vere kiam gejunuloj estas tre interesitaj en iu afero, laboregas por ĝi kaj en tiu ĉi agado, ili ĉagrenas oldulojn, kiuj ĝenerale ne ŝatas tro aktivajn klubojn aŭ asociojn.
Sed la afero ne estas forpeli gejunulojn el tiu asocio / klubo sed uzi ilian intereson por certigi al niaj kluboj kaj asocioj estontaj "klientoj". Por tion fari, la olduloj devas iom cedi, kaj la gejunuloj ne tro postuli ĉe la komenco.
Unu el la olduloj povas helpi la juna sango ekagi kaj tiel kunordigi la agadon por ne ĝeni unu la alian.

Sed ankaŭ okazas en niaj esperanto-rondoj, ke en certaj jaroj tute ne okazas kursojn, kaj tie ekestas truo inter du generacioj de geesperantistoj, kiuj ne konas unu la alian, kaj kies interesoj por la lernado de la lingvo malsamas. Kaj eĉ ili ne ŝatas kunveni inter si, ĉar la temoj estas ja diversaj.

Ambaŭ aferoj okazas en mia lando, Ĉilio. Kelkaj esperantistoj lernis esperanton dum la Dua Mondmilito, kaj iuj eĉ estas refuĝintoj el juda deveno, kiuj lernis esperanton en la koncentrigaj kampoj. Poste ni havas geesperantistoj kiuj lernis la lingvon en Universitato antaŭ la jaro 1973 kiam okazis la putĉo kontraŭ Salvador Allende: tiuj ne ŝatas kunveni troe ĉar ankoraŭ restas "duboj" pri tio ke ilia partopreno estos danĝera por la esperanto movado ĉilia.
Poste venas ni, kiuj lernis esperanton en la 80aj jaron, kiuj tre ege amas esperanton kaj uzas ĝin ĉiutage, sed kiuj estas tro for unu de la alia ( ĝis 1000 kilometroj for) kaj kiuj malfacile povas renkontri sin pro la distancoj, kaj nun familiaj devoj.
Kaj jen venas la "beboj", tiuj gejunuloj kiuj lernas esperanton per la reto, kaj ŝatas babili rete kaj sendi e-mesaĝojn, kaj por kiuj kunvenoj estas perdo da tempo.
Kaj eĉ unu problemeto pli: La geesperantistoj kiuj vivas ekster la ĉefurbo estas multe pli aktivaj, ol tiuj kiuj loĝas ĉefurbe!!
Kion fari?....
Post 10 jaroj, finfine oni agnoskis per la oficialaj instancoj la erarojn, kiujn la Kuracista Leĝa Servo faris en la identigado de pli ol 48 restaĵoj de malaperintaj arestitoj, kiuj mortis dum la putĉo kontraŭ la registaro de Allende far militistoj favoraj al Pinoĉet.
Ili estis enteigitaj kaŝe en la Ĝenerala Tombejo de Santiago, en la 19a korto. Tiel ili estas publike nomataj la " malaparuloj el la 19a korto".
Ĉi tiu afero estis ĝenerale konsiderata kiel ne eltenebla afero, kaj ĉiuj nun serĉas respondeculoj pri la kaŭzoj, kaj nur volas scii, kiuj estis la personoj kiuj kaŝe tenis la informojn pri la malĝustiĝoj....
Ĝenas min, ke politikaj kialoj estis post tiu ĉi registara decido pri kaŝigi la malĝustaĵojn, ĉar tiel la ĝenerala politiko pri homaj rajtoj ne estis tuŝita aŭ kritikata kiel mizera.
Sed feliĉe la loĝantaro altigis la voĉon kaj la vero aperis.
Nun la Prezidantino Baĉelet' klopodas rearanĝi la ĥaoson, kiujn la du antaŭajn Prezidintoj faris... ni vidos tion, kio okazos....

Malvarmumo

Ho ve!! Ĉi semajnfino estis terura.... Forta gripo atakis min, kun febro kaj subita enlitiĝo necesis por vivteni sin!!!!
Feliĉe ekzistas la ebleco trinki varman akvon kun plantoj kaj floroj: violetoj, tusilago, saŭko aŭ saliko, kaj tiel plu. Venis forta ŝvitado, kaj post kelkaj horoj, la forta gripo fariĝis amika malsaneto.!!
Mi gratulas la naturon pro tiaj eblecoj... kaj malbenas la homojn, kiuj atakas, detruas kaj vendas ĝin!!!